Laboristoj ekunuiĝas sen Esperanto

Esperanto translations of Britain: Gutter press campaign aims to distort union demands and Message of Italian oil workers’ shop-steward to British workers

En la "Manifesto de Sennaciistoj" Lanti rekomendis al laboristoj unuiĝi laŭ industriaj branĉoj, kaj ne laŭ nacioj. En la kunteksto de 1931, kiam furoris la stalina ideo pri konstruado de socialismo en ununura lando, li opiniis, ke apenaŭ eblas propagandi tiajn ideojn en neesperantista laborista medio. El la konstato, ke SAT iel pioniras sur ĉi tiu tereno ĝermis ĉe multaj kamaradoj la ideo, ke entute ne plu utilas labori kadre de tradiciaj laboristaj organizoj, ĉar en ili troviĝus nur dogmemuloj.

Pli ol unu fojon mi aŭdis en SAT-medio ke "Pro la fakto ke sindikatoj protektas nur propran tribon ili eĉ ne faras la penon pensi ekster la limigo de la propra konstruo."

Sed fakte montriĝas, ke kelkaj laboristoj tute - aŭ almenaŭ grandparte - kapablas akiri sennaciecan spiritostaton eĉ sen uzo de esperanto. Evidente, tio ne signifas ke ni devas rezigni pri SAT-eca laboro. Tute male, ni devus klopodi direktiĝi precize al tiaj laboristoj por proponi al ili konkretan kunlaboradon, kaj helpi ilin akiri kontaktojn en mondopartoj, kie la lingvaj problemoj bremsas ilian komunikadon. Ankaŭ utilegus kontribui, en niaj respektivaj organizoj, al senkompromisa batalado kontraŭ ĉiuj naciismaj tendencoj.

 

Kiel la burĝaj amaskomunikiloj tordas sindikatajn postulojn

La ĵusa batalo de la konstrulaboristoj en la Lindseja petrolrafinejo por defendi siajn laborkondiĉojn estis vole misprezentita de la britaj amaskomunikiloj. Unu el la neatenditaj aspektoj de la ĵusa ondo de sovaĝaj strikoj en la konstruindustrio estis la maniero uzita de la komunikiloj por raporti pri ili.

Spertaj sindikatistoj scias atenti pri la emo de la komunikiloj misprezenti strikojn – parolante pri « ostaĝokaptado de la lando », pri « etaj grupoj de politike motivigitaj homoj », pri « rabemaj egoismaj strikantoj », ktp. La celo ĉiam estas ŝajnigi la sindikatan agadon malforta, provante senkuraĝigi ĝiajn partoprenantojn.

Ĉi-foje, tamen, la komunikiloj transiris plian ŝtupon en la fieco, uzante naciisman mistifikadon. Ĵurnalistoj el la plej dubindaj skandalgazetoj estis videblaj dum manifestacioj kun flagoj, provante instigi laboristojn alpreni kontraŭfremdulan sintenon.

Eĉ la pli respektinda BBC iom partoprenis en tio. Televida registraĵo spektebla ĉe http://www.vimeo.com/3065190 disponigas bonan ekzemplon pri maniero lerte tranĉi paroladon por ŝanĝi la signifon de laboristaj deklaroj.

En ĉi-tiu registraĵo laboristo aperas je la novaĵoj de la deka vespere en maniero, kiu supozigas ke li ne deziras labori kun portugalaj aŭ italaj laboristoj. En netranĉita elsendaĵo kadre de la nokta novaĵprogramo, eblas klare konstati, ke li fakte diris ke li ne povas labori kun ili, ĉar ili estas diskriminaciitaj.

La venko de la laboristoj en la Lindseja Petrolrafinejo, kiu sekurigis 102 kromajn laborpostenojn por britaj laboristoj ankaŭ ebligis atingi naciskalan interkonsenton, koncernantan ĉiujn laboristojn. Tio certigas, ke la laboristoj ne estos maldungitaj de eksterlandaj kompanioj, kiuj ĉiam pretas malrespekti sindikatajn interkonsentojn por kreskigi siajn profitojn.

La kapitalisma gazetaro, tamen, iris eĉ pli malproksimen en la naciisma tordado de la batalo, prezentita kiel batalo inter britaj kaj alilandaj laboristoj pri « britaj laborpostenoj ». La ĉi-supra tordo de BBC estis atingita per tre eta tranĉo en la originala registraĵo. La komunikiloj ja kutimas prezenti faktojn en maniero por ili taŭga, t.e. ebliganta disigi la laboristojn.

La gazeto « Sun », same kiel « Daily Star », eldonis afiŝojn kun la slogano « Britaj postenoj por britaj laboristoj ». En alia loko, sur la insulo Grajno, ĵurnalisto post pridemandado elpoŝigis tiuspecan afiŝon kaj petis de strikanto teni ĝin por foto.

Itala fotisto, kiu partoprenis en manifestacio antaŭ la sidejo de la sindikato UNITE (2 milionoj da membroj), simile agis. Li kunportis britan flagon, kaj provis konvinki laboriston, ke li fotiĝu kun ĝi. La foto devus aperi en Italio por « pruvi » al la italaj laboristoj ke ili frontis rasisman ĵaluzon de la britaj strikantoj. Feliĉe, la sindikataj delegitoj komprenis tion ĝustatempe kaj malebligis tion. Unu el la ĉeestintoj bone resumis la veran spiritostaton de la manifestaciantoj : « Mi havas pli multon komunan kun laboristo el Latvio, Pollando aŭ Italio ol kun brita mastro ». Ne estis eĉ unu nacia flago dum la manifestacio de la salajruloj en la insulo Grajno, nek unu afiŝo pri « britaj laborpostenoj ». Nur ĉeestis la sindikataj paneloj, kun sloganoj vokantaj al unueco – klasa unueco, sennacieca.

La sindikataj delegitoj rifuzis partopreni en la rasisma kampanjo de la flava gazetaro. Sed skandale, la Ĝenerala Sekretario de la sindikato UNITE, Dereko Simpsono, akceptis aperi en « Daily Star » ĉirkaŭite de du junaj virinoj kun afiŝoj sloganantaj : « Britaj postenoj por britaj laboristoj » (vidu foton). La saman tagon, fotistoj el « Daily Star » kaj la samaj virinoj vizitis la manifestacion, sed estis el tie rapide forpelitaj.

Laŭ artikolo de Robo Sjuelo (vic-prezidanto de la brita ĵurnalista sindikato), aperinta la 16an de februaro 2009

 

Itala sindikatisto mesaĝas al siaj britaj klasfratoj

La gazeto Socialisma Alvoko (Socialist Appeal), redaktita en Britio, pridemandis Antonion Rekanon, inĝeniero kaj sindikata delegito, kiu laboras pri konstruado kaj riparado de fabrikoj, kaj laboras kun unu el la kompanioj agantaj kadre de la Sirakuza petrolrafinejo. Li estas membro de la metallaborista unuiĝo FIOM-CGIL, de ĝia komitato en la sirakuza provinco kaj de la Centra Komitato de FIOM-CGIL. Jen eltiraĵo de tiu interparolo (la kompleta originalaĵo estas konsultebla ĉe) :

La britaj laboristoj klare montris, ke ilia batalo ne estas direktita kontraŭ italaj aŭ portugalaj laboristoj. Ĝi estis batalo por defendi la laborkondiĉojn gajnitajn per sindikataj interkonsentoj en Britio. Kiel la amaskomunililoj bildigis ilian batalon, kaj kiel eblas transdoni la veran mesaĝon de la britaj batalantaj laboristoj al iliaj italaj fratoj ?

Antonio Rekano : Italo, per la informoj donitaj de la amaskomunikiloj, ricevis torditan bildon pri tio, kio okazis en Britio. En Italio la reakciuloj uzis la batalon de la britaj laboristoj, prezentante ĝin kiel ksenofobian por kaŝi la verajn kaŭzojn de la krizo kaj la danĝeregan socian dissplitiĝon, kiu nun kreskas tra Eŭropo. Fakte, ili provas kaŝi la katastrofajn konsekvencojn de la novliberalaj politikoj en Eŭropo kaj tra la mondo. Tio estas faciligita de EU-leĝoj kiuj tendencas favori dumpingon, kaj de la maniero ĉie pagigi la krizon al la laboristaro. Necesas restarigi alvokon al unueco de ĉiuj laboristoj, ekante ĉe la bazo, por premi al konstruado de eŭrop-skala laborista movado, kaj de eŭrop-skala diskut-strukturoj kiuj certigos al ĉiuj laboristoj la samajn decajn laborkondiĉojn. Ni devas trovi komunajn punktojn por konstrui tiun movadon por vere demokratia kaj sociema Eŭropo, en kiu la rajto je dignaj laborkondiĉoj estos prioritato.

Kion vi ŝatus aldoni ? Kio estas via mesaĝo al la britaj laboristoj, kiuj organizis ĉi tiun batalon ?

Antonio Rekano : Al la britaj laboristoj kiuj, ne pro iu ajn ksenofobia aŭ protektisma logiko, daŭrigas sian batalon en la tuta lando por salajroj kaj laborpostenoj, mi deziras esprimi mian plenan solidarecon kaj klarigi, ke mi konsentas kun la celoj kiuj fontas el niaj komunaj interesoj. Mi salutas ilin, kunportante salutojn de ĉiuj italaj laboristoj kiuj nun batalas kiel ili por laborpostenoj kaj salajroj. Mi esperas, ke baldaŭ renaskiĝos eŭropskala laborista movado, kaj ke kunigante ĉiujn protestajn voĉojn, unuigante ĉiujn laborejojn tra Eŭropo, ni sukcesos atingi veran socian kaj ekonomian demokration por ĉiuj laboristoj.

kompil-tradukis Vinko Markovo