Manifestacio en la pakistane regata parto de Kaŝmiro subtene al striko de dungitoj en la barata parto de Kaŝmiro

La Ĝamu-Kaŝmira Nacia Studenta Federacio (ĜKNSF) organizis manifestacion en Raŭlakoto la 15an de aprilo, por subteni la strikon de 45 000 dungitoj en la Hindia regiono de Jamuo kaj Kaŝmiro, kiuj postulas la pagon de siaj salajroj. La partoprenantoj en la manifestacio subtenis la kunordigan agad-forumon kiu direktas la protestoj kaj voĉigis sloganojn kontraŭ la stataj aŭtoritatoj, kiuj atakas la laboristojn.

Parolantoj dum la kunveno kondamnis la uzon de perforto kontraŭ ĉi tiuj dungitoj, kiuj nun protestas de pli ol du semajnoj. Ili diris, ke la Hindia registaro ne respektas la laboristajn rajtojn kaj ke ili uzas ĉiuspecajn despotajn taktikojn por instigi la laboristojn rezigni pri siaj petoj. Kiam, post promesoj de la registaro, la dungitoj ne ricevis siajn salajrojn, ili estis pelitaj al strikoj kaj manifestacioj, sed la registaro preparis por ili arestojn, bastonbatojn kaj plorigan gason, vundante centojn da laboristoj.

La parolantoj ankaŭ diris, ke la pakistana registaro agas kiel imperiisma ŝtato kontraŭ la kaŝmiranoj en Azad-Kaŝmiro, kaj ke la rajtoj de la dungitoj ankaŭ tie ne estas respektitaj. Ili diris ke la pakistana kaj barata registaro ambaŭ uzas ŝtatan forton por subpremi la rajtojn de la laboristoj.

La parolantoj krome klarigis, ke la milito en Kaŝmiro fakte ne havas naciisman aŭ religian bazon, sed klasan bazon, kaj do ke ĝi povos esti gajnita nur forpelante la kapitalismajn regantojn el ambaŭ flankoj. Ili klarigis, ke kapitalismo estas putra sistemo en la tuta mondo kaj ke nur la unuiĝo de la laborista klaso ĉe ambaŭ flankoj de Kaŝmiro kaj ilia batalo por socialisma revolucio povas solvi la problemojn, kiujn frontas la amasoj.

La parolantoj, kiuj esprimiĝis dum la kunvenoj estis la prezidanto de la ĜKNSF, kaj diversaj lokaj funkciuloj de ĉi tiu instanco.

La ĜKNSF demandis ke:

  1. Ĉiuj dungitoj, kiuj estis arestitaj en la barate regata Ĝamuo kaj Kaŝmiro estu tuj liberigitaj. Ĉiuj dungitoj vunditaj de la ŝtataj fortoj estu kuracitaj je la kosto de la ŝtato.
  2. Ĉiuj oficialuloj respondecaj pri ĉi tiuj atakoj estu tuj maldungitaj.
  3. Ĉiuj petoj de la Kunordiga Agad-Komitato de Dungitoj estu akceptitaj.

16an de Aprilo 2010